Vilmos Maleczky
Vilmos Maleczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wilchelm Sariusz Malecki |
Naskiĝo | la 6-an de junio 1845 en Kuźniki (nuntempe en Pollando) |
Morto | la 29-an de aprilo 1924 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Jozefa Maleczkyné Ellinger |
Infanoj | Oszkár Maleczky, Bianka Maleczky |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Vilmos Maleczky [vilmoŝ malecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maleczky Vilmos estis pola-hungarlandana operkantisto (baritono), instruisto. Lia edzino estis Jozefa Maleczkyné Ellinger, lia filo estis Oszkár Maleczky (ĉiuj operkantistoj).
Vilmos Maleczky [1] naskiĝis la 6-an de junio 1845 en municipo laŭ nuntempa nomo Kuźniki, li mortis la 29-an de aprilo 1924 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Maleczky partoprenis en liberecbatalo de Marian Langiewicz en 1863, kie li vundiĝis kaj estis kaptita. Li sukcese rifuĝis al Parizo, kie komence li lernis medicinon, poste muzikon. Li daŭris la muzikan lernadon en Munkeno de Hans von Bülow, poste li kantadis en Munkeno, Parizo kaj Vieno. Inter 1872 kaj 1874 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), poste al Reĝa Operejo de Budapeŝto. Li estis gastokantisto en Bayreuth kaj aliaj germanaj operejoj. En 1888 li pensiuliĝis, tamen poste li instruis en muzika lernejo en Budapeŝto.
Li edziĝis en 1875, baldaŭ li havis 2 gefilojn.
El lia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Charles Gounod: Faust – Valentin
- Gioachino Rossini: Wilhelm Tell – titolrolo (vidu la foton!)
- Giuseppe Verdi:
- Il Trovatore – grafo Luna (vidu la foton!)
- Un balo in Maschera – René
- Richard Wagner: Lohengrin – Telramund
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]